Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 381 (2014-05-17)
TEJO alvokas por prelegi pri scienco dum IJK

Ĉu vi volas prezenti viajn studojn dum IJK? Novtipa programero okazos, dum kiu junaj sciencistoj, esploristoj, kaj fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj. Ni invitas ĉiujn partopreni – simple sendu trifrazan priskribon al ni ĝis la 15a de majo. Jen ekzemplo:

La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos helpon. Por demandoj, aŭ por proponi prelegon, bonvolu kontakti la organizantojn ĉe sfaijk2014 ĉe tejo.org.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026