Jen ni prezentas al vi la unuan, skizan rezulton de la konsultado de la
trijara strategio de TEJO 2014-2017. Ĝis la fino de marto ni kolektis
proponojn pri celoj ordigitaj laŭ la 4 K-agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo,
Komunumo, Kunordigo (detalojn vidu ĉe la antaŭa enskribo). Ni ricevis
multajn interesajn kontribuojn, kiuj estis tre diversecaj – iuj tre
vastaj, aliaj tre specifaj, ceteraj ie en la mezo; iom el ili kovris unu la
alian, aliaj tute ne. Tio klare montras malsamecon de bezonoj, kiujn oni
havas en TEJO. Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1568