Post la grandaj sukcesoj de la Unua kaj Dua Tutmondaj Ekzamentagoj la
komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro
(KER) decidis aranĝi similan tagon ankaŭ ĉi-jare. La dato de la 3-a
Tutmonda Ekzamentago estas la 17-a de majo 2014.
La 3-a Tutmonda Ekzamentago estos iom alia ol la unuaj du. La ĉefa
diferenco estas, ke multaj organizaj paŝoj estas solvendaj interrete. En
kelkaj lokoj, kie troviĝas kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj,
eblos denove okazigi ankaŭ la parolan parton uzante Skajpon aŭ la servojn
de Google+.
Jam registritaj estas ekzamensesioj en Ĉeboksaro, Hago, La Chau
x-de-Fonds, Limoĝo, Managvo, Moskvo, Parizo, Seulo, Tokio kaj Tuluzo. Por
ricevi rajton aranĝi lokajn sesiojn sufiĉas, ke en la sama loko
kolektiĝos minimume 5 personoj, kiuj rajtos ekzameniĝi pri malsamaj
niveloj. Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj.
La rajton organizi sesion oni devas peti plenigante la aliĝformularon,
post kies aprobo fare de la komisiono, la loko ricevos sian kodon. La reta
KER-AGENDO gvidos la organizantojn en la preparlaboro.
Pli da informoj pri la organizaj kondiĉoj kaj aliaj detaloj troviĝas ĉi
tie: http://edukado.net/novajhoj?id=421