SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014
SoRen estas Somera Renkontiĝo okazigata ĉiujare de Vjetnama Esperantista
Junulara Organizo. Ni bonvenigas ne nur Vjetnamajn Esperantistojn sed
ankaŭ ĉiujn esperantistajn amikojn tutmonde. ĉi jare SoRen okazos en Tam
Dao (tri insuloj - insuloj sur montaro) en norda Vjetnamio dum 2 tagoj de
la 5an ĝis la 6an de Julio. Ni ĝojas je via partopreno kun ni. Legu pli:
https://www.facebook.com/events/449892891777696