La deka jubilea kongreso de EEU diskutos pri la temo „Justa Eŭropo –
justa lingva solvo en EU“ kion aparte substrekis en sia deklaro kroata
ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia
prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Li
diris ankaŭ ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj: paco kaj
amikeco kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis
delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare.
Aliĝu do al escepte interesa kongreso, kontribuu al vasta diskuto pri la
ĉeftemo pri kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj
politikistoj.
Ne nur ke vi havos la okazon serioze partopreni en grava esperantista
kunveno, kies rezultojn sekvos la ĝenerala ĵurnalistaro en Kroatio, sed
ankaŭ vi povos ĝui en abunda kultura programo: ĉiutage vespere okazos
koncerto aŭ teatra spektaklo kaj dumtage estos pluraj ebloj viziti
kulturhistoriaĵojn en Rijeka inkluzive de la nova moderne konstruita
moskeo en Rijeka.
Venu do al bela mediteranea regiono, Adriatika marbordo kaj spertu belegan
naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. La tuttaga ekskurso gvidas
vin al ĉarmega ĉirkaŭaĵo de Rijeka kaj vi povas aliĝi ankaŭ al 4-taga
antaŭkongreso kies programon vidu ĉi tie: http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/
Informoj pri la kongreso: http://eeu-kongreso.webnode.com/