Dum la malsamideana debato okazinta dum la lasta Junulara E-Semajno "Kion
faras kaj faru TEJO?" ekestiĝis la ideo de krei liston de taskoj de la
laborplano, por ke laboremuloj povu vidi la taskojn farendajn, farindajn.
Du aktivuloj, Cédric Marchall kaj Rakoen Maertens faris la bazon de la
listo videbla ĉe "Taskoj el la laborplano".
Espereble iam baldaŭ ĝi estos en pli uzebla formato, sed ankaŭ ĝis tiam
vi bonvenas uzi ĝin, kaj disvastigi ĝin, por helpi ke agemuloj kaj taskoj
trovu unu la alian, kaj tiel la agado de TEJO pli rapide kaj efike
disvolviĝu.
Indas ĝin regule rigardi, ĉar antaŭvideblas ke ĝi ŝanĝiĝos :)
Komentoj, konsiloj, ideoj pri la tabelo bonvenas ĉe: hr ĉe tejo.org. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1560