Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 378 (2014-03-26)
Gehelpantoj por la 6-a JES estas serĉata

La 5-a JES finiĝis antaŭ kelkaj semajnoj kaj nun restas al ni 11 monatoj por ekstarigi same tiom bonan, aŭ espereble eĉ pli bonan 6-an JES. Do nun estas la ĝusta tempo por kunigi bonegan organizan teamon. Gravas ke ni denove havas multajn germanajn gehelpantojn ĉar estos ja JES en nia lando.

JES estas kuna E-aranĝo de GEJ kaj PEJ (Pola Esperanta Junularo), kaj ĉiujare ankaŭ multaj alilandanoj estas parto de la teamo. Ĉe JES vi do kunlaboras en internacia organiza teamo kaj havas eblon uzi Esperanton por estigi mojosegan projekton. Se vi ne parolas Esperanton tiom bone, ne estas problemo. Ni ja ebligos vian kunlaboron; ekzistas multaj taskoj por kiuj vi ne bezonos paroli Esperanton tre bone.

En la nuna periodo ni serĉas homojn por ĉiu rolo. Se vi ne certas kiuj tipoj de taskoj estas farendaj, vi povas rigardi la retpaĝon de antaŭaj JES-oj aŭ la grafikon de TEJO pli sube. Se vi ne havas specifan ideon kion vi volas fari, sed tamen volas helpi, alparolu nin kaj ni kune trovos taŭgan rolon por vi. Do skribu al ni ĉe jes ĉe pej.pl!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026