La internacia ĵurnalo INDECS aperigos specialan numeron pri Esperanto, pri
la komplekseco de la Esperanta kulturo, lingvo, ideologio kaj movado.
Lingvistoj, fakuloj, sciencistoj estas bonvenaj prezenti Esperanton el
diversaj aspektoj. La artikoloj (verkitaj en la angla) ne plilongu ol 6000
vortoj. Bonvolu sendi resumon kiel eble plej baldau kaj la artikolon mem
antaŭ la limdato 15 aprilo 2014. La artikoloj estos traktataj laŭ la
kutima recenza sistemo de INDECS. Legu pli ĉe: http://tinyurl.com/indecsesperanto
kaj http://indecs.eu.
Demandojn, komentojn bonvolu sendi al la gastredaktoroj: Prof. Humphrey
Tonkin kaj Veronika Poór, Ph. D., ĉe indecs ĉe esperanto.de.