Junulara Esperanto Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko invitas partopreni
volontulojn en someraj porinfanaj tendaroj, instruante sian gepatran
lingvon kaj Esperanton. La tendaroj okazos ĉirkau inter 21a ĝis 30a de
marto, inter 05a ĝis 20a de junio, inter 5a kaj 20a de aŭgusto kaj
speciala ĉuvaŝa tendaro inter la 20a kaj 30a de junio (por tiuj kiuj
interesiĝas pri minoritataj lingvoj). La restadkostojn kovras la
organizantoj, la vojaĝkostojn pagos la interesito. Por pliaj detaloj:
Aleksandr Blinov (
al.blinov ĉe
gmail.com)