Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 378 (2014-03-26)
Novaĵoj de TEJO

- IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo: http://tejo.org/eo/ijk2015-anonco
- Duobla numero de revuo Kontakto (2013:5/6) jam aperis en la reto!
http://kontakto.tejo.org/2013/12/samseksemo-duobla-numero-de-kontakto-en.html
- Ĉu vi volas helpi reprezenti TEJOn en diversaj internaciaj organizoj, kiel Unesko, UN, FoJE, IKRJO, UNITED? Dank'al la plurjara agado de plurdek aktivuloj estas pli kaj pli da ebloj tion fari, kaj por eluzi ĉiujn eblojn mankas nur: vi! Ne timu se vi ne jam spertas: trejnadoj, konsiloj libere disponeblas. Legu pli ĉe: http://tejo.org/eo/node/1544. Skribu al ker ĉe tejo.org por pli da informoj, por aliĝi al la komisiono kaj/aŭ por partopreni la retan trejnadon!
- Kontribuu al TEJO-Strategio 2014-2017: Antaŭ unu jaro okazis vastskala konsultado de la proponoj por la Laborplano de TEJO por la jaro 2013/2014. La rezulton vi trovas ĉi-tie: http://bit.ly/laborplano2013. Ĉi-foje ni ŝatus fari plian paŝon en la sfero de strategia planado kaj invitas vin kontribui al ĝi. Eblas tion fari kelkmaniere, depende de via emo kaj tempohavo. Detalojn pri tio vi trovos en tiu ĉi blogero. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1561
- TEJO serĉas volontulon!: TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30-a de marto 2014!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2014 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30-a de marto 2014. Legi pli: http://tejo.org/eo/volontulu
- Elekto de komitatanoj B de TEJO por la oficperiodo 2014–2016: En 2014 finiĝas la dujara oficperiodo de la Komitato de TEJO. La nova Komitato, kiu oficos en la jaroj 2014–2016, eklaboros en junio 2014. Venis do la tempo por elekti siajn reprezentantojn.
La Komitato estas la supera instanco de TEJO. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon, elektas estraranojn, aprobas buĝeton kaj decidas pri la reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A – nomumitaj de la landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B – elektitaj de la individuaj membroj, komitatanoj C – kiujn alelektas la komitatanoj A kaj B, kaj estraranoj. Legi pli: http://tejo.org/eo/komB2014
- TEJO subvencias 5 homojn al la IJK en Brazilo: Ni ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la konkurso Partoprenu IJK-n. Venis 12 kandidatiĝoj, unu pli ol pasintjare, el 5 malsamaj mondopartoj. Kompreneblas do, ke por la TEJO-estraro denove estis malfacila tasko dividi la haveblan monon, malpli ol pasintjare, laŭeble bone inter la kandidatoj.
Kvar TEJO-membroj gajnos monon por vojaĝi al kaj partopreni en la IJK, kaj ili tie helpos la organizon per diversaj taskoj. Ni ankoraŭ aktive serĉas donacantojn por subteni la vojaĝon de kelkaj aliaj laŭ ni bonaj kandidatoj.
Ni esperas, ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Brazilo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.
La premiitoj de la subvencio estas (en la foto laŭ la horloĝo) Juan Sebastian Quintero Santacruz (Kolombio), Romualda Jeziorowska (Polujo), Nicholas Woods (Usono) kaj Olga Ŝilajeva (Rusujo). Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1546
- La Objekto - nova rubriko en Kontakto: Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili certe havas iun apartan historion. Skribu la vian por Kontakto. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2014/02/la-objekto-nova-rubriko-en-kontakto.html

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026