FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj kaj Urbo AALEN:
Premiotoj tiufoje estas du enloĝantoj de la urbo Aalen, pro iliaj meritoj
en la engaĝo por la kulturo de internaciaj kompreniloj, specife pri la
librokulturo de Esperanto kaj ĝenerale de planlingvoj.
Depost aŭgusto en 1908 ekzistas la Germana Esperanto-Biblioteko kiel grava
kaj baldaŭ poste iu el la monde plej grandaj kolektoj sur tiu ĉi kampo.
Kaj je la 15.12.1989, do ekzakte antaŭ nun 24 jaroj ĝi trovis novan
hejmon en la urbo Aalen.
Pri la premiotoj dipl. inĝ. Utho Maier kaj apotekisto Karl Heinz
Schaeffer:
- Sen iliaj iniciato kaj energia kunhelpado siatempe ne estus garantiata la
daŭra pluvivo de le biblioteko.
- Sen ilia nelacigebla engaĝo por tiu ĉi kolekto, ĝi ne prosperus tiel,
kiel ĝi sin prezentas nuntempe.
- Sen iliaj daŭre obstinaj ambicioj por tiu projekto, certe ties estonteco
kaŝiĝus en necerteco nebula.
La urbestro Gerhard Walter el Herzberg, la Esperanto-urbo, pretas prelegi
la laŭdon pri iliaj meritoj.
La premiado okazos enkadre de matineo dimanĉe, la 30.3.2014. Publiko kaj
gazetaro estos invitataj ĝustatempe.
La bildon de la premiotoj fotis Hedwig Schaeffer kaj estas elŝuteblaj en
tiu retejo: http://esperanto-kulturpremio.de.nr/