TEJO subtenas vojaĝ- kaj restad-kostojn al trajnseminario "Genro kaj Egaleco: al-aga enkonduko" dum IJF, Castelsardo, Sardujo, Italio, 17a ĝis la 22a de Aprilo 2014
Saluton al ĉiuj, mi pensas ke al pluraj el vi povas interesi partopreni
tiun ĉi seminarion: De la 17a ĝis la 22a de Aprilo 2014, kadre de la
Internacia Junulara Festivalo (Castelsardo, Sardujo, IT), TEJO organizas
trejnseminarion titolitan "Genro kaj Egaleco: al-aga enkonduko". Danke al
subvencio de la Konsilio de Eŭropo eblos repagi parton de la vojaĝ- kaj
restad-kostoj al la partoprenantoj. Kandidatiĝu ĝis la 31a de Decembro
2013 ĉe
http://tejoseminarioj.wix.com/genraegaleco.
Nepre memoru ke la nuna aliĝkotizo daŭros nur ĝis la 4a de januaro!
Decidu rapide kaj faru donacon al vi por la nova jaro: aliĝu al IJF!