Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 377 (2013-12-15)
Voĉdonu pri novaj reguloj por Risiko de Edukado.net

La tempo flugas rapide. Jen nova RISKO-monato komenciĝis kaj ĝi fakte estos la lasta en tiu ĉi jaro. Post ĝi ni anoncos la jarajn venkintojn kun apartaj donacoj.

Ĉi-monate ludis 161 personoj, sekve montriĝis iom da kresko en la nombro de la regulaj ludantoj. Certe reage al mia viva prezento en Le Touquet, Francio, meze de novembro, kie la ĉeestan RISKO-ludon gajnis Edmond Plutniak el Francio.

En la ludo ni nun havas 499 registritajn personojn. Do, baldaŭ venos la 500a. Bonvenon al li.

En novembro nia venkinto estas denove Paweł Fischer-Kotowski. La juna pola esperantisto brile ludas jam de monatoj, kaj tiu ĉi estas lia 3a venko.

Ni gratulas lin kaj samtempe anoncas, ke ni lanĉas la diskuton pri eventualaj ŝanĝoj en la regularo. Ni devas decidi kiuj reguloj rilatu la jam gajnintoj, ĉefe al la plurfoje gajnintoj.

Vidu kelkajn pensojn pri tio kaj voĉdoni en la FORUMO: http://edukado.net/komunumo/forumo?f=447&p=1

Mogens Rude Anderson kaj Katalin Kovats kore atendas vin.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026