Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al
membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi
eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ la plej malmultekosta
maniero: ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), la loĝadon en plej
malmultekosta kategorio (vi povas loĝi pli lukse, sed la diferencon vi
pagos) kaj la programkotizon. La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj
anoncos al gajnantoj ĝis la fino de januaro 2014 — ili ricevos ĝis 80%
de ĉiuj vojaĝkostoj. Legu pli:
http://tejo.org/eo/p-ijk