Lastatempe du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo de UEA. La unua estas
registraĵo de la programero “La nova Estraro sin prezentas” en la 98-a
Universala Kongreso en Rejkjaviko. La programero daŭris unu kaj duonan
horojn, sed por pli komforta spektado la filmo estas dividita en tri
partojn. “Unue” prezidanto Mark Fettes kaj la ses aliaj estraranoj
prezentas sin, rakontante pri sia esperantistiĝo kaj antaŭa movada agado.
En la dua parto” ĝenerala sekretario Martin Schäffer rakontas pri la
novstila labormaniero de la Estraro kaj prezidanto Fettes skizas la ĉefan
enhavon de la ĵus akceptita Strategia Plano de UEA. La fino de la dua
parto kaj la tuta “tria parto” konsistas el la demandoj de la publiko
kaj la respondoj de la estraranoj.
La alia filmo, “La Zamenhofa revo”, estis registrita jam du jarojn pli
frue en la 96-a UK en Kopenhago en 2011. Temas pri la prelego de Davide
Astori el Italio en la Internacia Kongresa Universitato. La plena titolo de
la prelego estis “La Zamenhofa revo” inter lingvistika kaj religia
planizado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj
homaranismo. Ankaŭ tiu ĉi filmo estas dividita en tri partojn, kiuj
daŭras po ĉ. 15 minutojn. La prelego mem konsistigas la “unuan” kaj
“duan” partojn, dum la “tria parto” enhavas la postan diskuton, en
kiu unu el intervenintoj estis la intertempe forpasinta zamenhofologo Zofia
Banet-Fornalowa.
Ambaŭ filmoj estis registritaj kaj redaktitaj de Francisco L. Veuthey.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 520, 2013-11-08) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=520#2