Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it)
estas informservo, iniciatita fare de itala esperantisto Giorgio Bronzetti,
kies morala heredaĵo pluvivas dankon al subteno de Itala
Esperanto-Federacio. Laŭ liaj vortoj "spite al pli ol 100jara ekzisto
esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata.
La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto
kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni
antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por defendo de
lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis
hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo". Pro tio,
ekde ĝia apero, Disvastigo informas itallingve pri Esperanto kaj pri
komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp.).
La informservo nun celas atingi du publikojn kaj liveri al ili novaĵojn
ĉefe, sed ne nur, el la vidpunkto de esperantistoj pri lingva diverseco
kaj lingvaj rajtoj. Plue, ĝi proponas sian sperton, kunhavigante la
eldonitan artikolaron al la internacia movado. Tial, jam de kelkaj
semajnoj, Disvastigo havas regule ĝisdatigatan esperantlingvan version (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/)
kaj invitas ĵurnalistojn al kunlaborado.