Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj
kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj
fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni
devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj
parolturnoj.
Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko", STEB estas kolektataj
Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj
elektronikaj libroj.
Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en
interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan
verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian
informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.
STEB estas funkciigata de "Esperanto-Centro Eventoj" en Budapeŝto, kaj ne
ricevis eksteran financan subtenon nek de landa asocio, nek de E@I aŭ ESF,
nek de aliaj instancoj.
Adreso de STEB estas: http://www.eventoj.hu/steb/
Oficejaj kunlaborantoj: Szilvási László kaj Mészáros István,
kontakteblo: oficejo ĉe eventoj.hu
Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj! Szilvási
László