La evento okazos en la junulargastejo Petropolis Hostel, kiu apartenas al
medioprotektada organizaĵo kiu nomiĝas Instituto Samambaia pri
Mediprotekto-sciencoj. La retejo de la aranĝejo estas http://www.petropolishostel.org/,
kie oni povas trovi informojn pri ĝi, pri la NRO kaj pri interesaj
projektoj pri edukado kaj mediprotektado en la portugala lingvo. NOVA estos
mirinda oportuno por prezenti Esperanton al la membroj de la NRO.
Por pliaj informoj kaj aliĝo (aliĝilo baldaŭ disponebla) oni devas
viziti la oficialan retejon de NOVA: http://novjaraaranĝo.wordpress.com
(Skribu x-kode)