Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 372 (2013-11-07)
Lernado de Esperanto dum SABATOJ - nova internacia, enreta kurso

Por personoj, kiuj ne povas partopreni lernadon dum labortagoj, la Jagelona Universitato organizas kurson, kiu okazados dum sabatoj - en Interreto, kun instruistino.

Temas pri nova grupo kun la sama programo kiel tiu de la antaŭe anoncita kurso 'SKRIBADO KAJ PAROLADO', por personoj konantaj E-on je meza kaj supera nivelo (B2-C2). Validas la samaj informoj pri la kurso mem: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview

Tie oni trovos ankaŭ informojn pri kiel aliĝi.

Dezirata dato de komenco de la kurso: 9 novembro 2013.

Eblas aliĝi ankaŭ post tiu dato, laŭ disponeblaj lokoj.

La anoncita dum la antaŭaj monatoj dum-semajna E-kurso okazas sukcese kaj bonetose.

Kore invitas lernemajn kaj societemajn personojn

Maria Majerczak, instruistino

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026