Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 372 (2013-11-07)
TEJO-alvoko por kontibuo al JES-prelego pri Sciencaĵoj kaj fakaĵoj

Prezentu vian studon/fakon dum JES en kelkaj minutoj!

Novtipa programero okazos dum JES, dum kiu junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj.

La programero naskiĝis pro la spertita granda intereso pri diversaj fakoj, studoj, pri kiuj kutime oni ne povas aŭdi dum prelegoj, nur dum hazardaj koridoraj babiladoj.

Prelegu ankaŭ vi!

Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon ĝis la 20a de novembro pri via temo al sfa ĉe tejo.org!

Ekzemplaj tri frazoj: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos helpon.

La programeron okazigas la novnaskita Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026