Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 371 (2013-11-02)
Helpu diskonigi lernu!

Dankon pro via partopreno en lernu!-komunumo! Kun preskaŭ 150 mil registritaj uzantoj, Lernu.net estas la plej granda Esperanto-retejo en la mondo, kaj kun via helpo, lernu! povas esti eĉ pli granda, forta kaj konata! Estas pluraj manieroj kunlabori –- jen kelkaj ebloj!

1) Reklami Lernu.net kaj Esperanton! Diskonigu per sociaj retejoj (Facebook, Google+ ktp.). Lernu.net nun havas kanalon ĉe YouTube, kie estas versioj de reklamvideo kiu gajnis konkurson ĉe lernu! en 2011. Ni invitas ankaŭ vin proponi viajn videojn pri Esperanto aŭ pri lernu! en nia kanalo! Nia kanalo troviĝas ĉe http://www.youtube.com/channel/UCErTOQ64FUpTke7LDJfvawQ. Por proponi vian videon, nur kontaktu nin ĉe teamo ĉe lernu.net.

2) Fariĝi tradukanto aŭ lingvohelpanto por lernu! Kiel vi certe scias, Lernu.net baldaŭ lanĉos la novan, plibonigitan paĝaron. Se vi ankoraŭ ne estas en la volontula teamo de Lernu.net, ni elkore invitas vin fariĝi lernu!-volontulo. Vi povas labori tiom multe (aŭ tiom malmulte), kiom vi povas! Kontaktu teamo ĉe lernu.net kun eventualaj demandoj, aŭ vizitu ĉi tiun paĝon por fariĝi tradukanto: http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php

3) Finance subteni Lernu.net. Vi povas fari unufojan al Lernu.net (http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/donaco.php) aŭ starigi monatajn donacojn al ESF – la fondaĵo, kiu ebligis la kreon kaj kiu jam pli ol 10 jarojn subtenas Lernu.net (http://esperantic.org/eo/donacoj/rete).

Amike kaj dankeme, la teamo de lernu! kaj ESF, teamo ĉe lernu.net

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026