Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 371 (2013-11-02)
TEJO-Alvoko –vere urĝas trovi helpantojn!

Por ke nia revuo Juna Amiko pluvivu, ni urĝe bezonas pli da abonantoj kaj helpantoj. Jen vakaj oficoj; pri ĉiu ILEI pretigis priskribojn. Anoncu vin por ricevi tiujn! (Legu pri Juna Amiko en vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko)

Redaktoro por duono de la revuo Juna Amiko:

Tasko: Rilati kun rubrikestroj kaj kontribuantoj, verki mem allogajn erojn, redakti kaj enpaĝigi ricevitan materialon, trovi ilustraĵojn, prizorgi la akademian lingvo-kontrolon, kaj mastrumi la kompensojn por viaj rubrik-estroj. Lertoj: Bona lingvo-rego, teknika lerteco; respekto al limdatoj…

Varba direktoro:

Tasko: Rilati kun perantoj kaj la abon-administranto, por aktive varbi pliajn abonantojn, precipe por liveri la revuon kvante al E-kursoj, lernejaj grupoj kaj projektoj. Lertoj: Enmerkatigaj lertoj, kapablo uzi modernajn komuni-kilojn por atingi ĉiajn partojn de la E-komunumo kaj novajn esperantistojn…

Reteja prizorganto:

Tasko: Pretigi kaj vidigi informojn pri la revuo en konstruata multlingva retejo de ILEI. Tio inkluzivu peranto-listojn, la vortliston, specimenajn artikolojn, informojn pri la plej aktuala numero, arĥivo de materialoj, kontinua varbagado. Evoluigi la sekciojn pri Juna amiko ĉe kaj . Lertoj: Kapablo mastrumi retejojn kaj alloge afiŝigi materialojn, ene de komforte uzebla strukturo.

Konaktu:
stefan.macgill ĉe gmail.com

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026