En la retejo de UEA troviĝas jam la kotiztabelo de la Asocio por la jaro
2014. Ĝi krome estos dissendita kun la oktobra numero de la revuo
“Esperanto” en aparta faldfolio, kiu estas uzebla ankaŭ kiel varbilo
de novaj membroj. La Centra Oficejo volonte sendos la folion laŭpete por
distribuo en Esperanto-renkontiĝoj aŭ por dissendo kun landaj kaj klubaj
bultenoj.
Post tri jaroj kun samaj kotizoj, tiuj por 2014 estas plejparte iom pli
altaj por kompensi la okazintan inflacion. La nova kotiztabelo ekvalidos la
1-an de oktobro. Kiu volas eviti la plialtigon, rajtas (re)membriĝi antaŭ
la fino de septembro ankoraŭ laŭ la tarifo de 2013. (Plej facile oni
profitas de tiu eblo uzante la retan aliĝilon.) Por la kotizo de dumviva
membro la ĉi-jara tarifo validos ĝis la fino de decembro.
Ĉi-jare ankaŭ la kotizo de la plej malmultekosta kategorio, Membro kun
Gvidlibro (MG), donis la rajton legi la revuon “Esperanto” rete. Tiel
estos ankaŭ en 2014. Por la landoj, kies kotizo estas sama kiel por
Nederlando, la MG-kotizo estas 11 eŭroj. Por la landoj de la tarifo B tiu
kotizo restas sama kiel en 2013, nome 5 eŭroj.
Individuaj membroj povas regajni la kotizon, parte aŭ plene, utiligante
sian rajton je 10-procenta rabato ĉe la Libroservo de UEA. Membroj kun
Gvidlibro aŭ Jarlibro ricevas la rabaton dufoje dum la jaro.
Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas ĝin por
ĉiu mendo. Krome, ĉiuj membroj escepte de Membroj kun Gvidlibro rajtas
aliĝi al la Universala Kongreso kontraŭ rabatita kotizo.
Reta membroaliĝilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php