Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 370 (2013-10-24)
FEDERICO GOBBO PRELEGOS EN LA NOVEMBRA MALFERMA TAGO

La 39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 30-an de novembro, havos kiel la ĉefpreleganton Federico Gobbo, kiu sekvos Wim Jansen kiel profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universiatato de Amsterdamo.

Prof. Gobbo faros du prelegojn. Lia unua temo, “Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”, rekte rilatos al lia estonta laboro ĉe la katedro en Amsterdamo kaj reflektos liajn spertojn en la Universitato de Torino. Li ankaŭ celas montri, kiel lingvoplanado, ĉefe pri minoritataj lingvoj, kaj planlingvoj estas konverĝaj temoj. Lia dua prelego, “Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni?”, temos pri la Klingona, Tolkien-aj lingvoj, Na'vi kaj la lastatempa Dothraki el socilingvistika vidpunkto, kun aparta atento al tio, kion esperantistoj povas lerni el ili.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 517, 2013-09-25) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026