Ĉi-aŭtune, Greziljono invitas vin prepari Halovenon, inter la 25a de
oktobro kaj la 1a de novembro. Venu por ferii kun via familio:
Diversnivelaj kursoj (Serge Sire: tradukado de poezio, Christian Rivière:
faka uzado de Esperanto, Bert Schumann: kurso por komencantoj,
Cseh-metodo),
Aktivaĵoj (realigado de humuraj bildoj, lumbildoj pri homaj rajtoj,
promenado tra la parko...), vesperoj (kabaredo, blovmuziko, komiksoj per
komputilo...),
Sed ankaŭ programo por infanoj (Ansofi Markov: instruado per ludoj,
Valène Dumont: skoltado kun la Verdaj Skoltoj, Jack O’Lanterne:
preparado e Haloveno...) etc...
AUTUNE = Autuna Tumulta Nesto, inter la 25a de Oktobro kaj la 1a de
novembro en Greziljono, dum la lernejaj ferioj.
Informoj kaj aliĝoj: http://gresillon.org/autune
Agrablajn feriojn!
Esperanto-Kulturdomo
Maison Culturelle de l’Espéranto
Château de Grésillon
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
France
Telefono: +33-2.41.89.10.34 (respondilo)
Retpoŝto: kastelo ĉe
gresillon.org
Retejo: http://www.gresillon.org