Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 368 (2013-09-29)
Nova Estraro de TEJO por la jaroj 2013-2015

Komitato de TEJO kunsidanta nun en la 69-a IJK en Nazareto ĵus elektis novan estraron, kiu laŭ la decido de la Komitato estos 7-kapa. Sampostene reelektiĝis prezidanto Łukas Żebrowski el Pollando, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski el Pollando kaj kasisto Nico Huurman el Nederlando. De la antaŭa estraro restis ankaŭ Michael Boris Mandirola el Italio kaj Tina Tišljar el Kroatio.

Novaj en la estraro estas Veronika Poór el Hungario kaj Alexandre Raymond (Alekĉjo) el Francio/Brazilo. La estraron post sesjara laboro forlasis Sergeo Tyrin el Israelo (ne rekandidatiĝis) kaj post unu oficperiodo Petra Smidéliusz el Hungario/Argentino, kiu estis la sola neelektita kandidato el la okpersona listo proponita de la Elekta Komisiono.

Ni kore dankas al Sergeo kaj Petra pro ilia ĝisnuna elstara laboro en la estraro, samtempe esperante ke ili plu aktivos en TEJO. Ni esperas ankaŭ, ke la nova estraro bone laboros por realigo de la laborplano, kiu estos voĉdonata morgaŭ. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1513

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026