La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj
junulara renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan
etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin
partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj kaj tre facilas
amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.
Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo
pri kiu estas organizitaj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra
programo estas taga kaj nokta, ankaŭ okazos lingvokursoj de la itala, de
Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la
vespera programo estos koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta
urbumado ktp. Krome tutnokte la ĉefaj distrejoj estos la trinkejo, la
diskejo kaj la plej trankvila gufujo.
Krome, kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la
plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga ekskurso kaj
tuttaga ekskurso.
Tamen, kiel konate, nenio endas dum la festivalo: ĉiu memdecidas kiel uzi
sian tempon!
Retejo: http://www.iej.esperanto.it/ijf
kaj https://www.facebook.com/events/272895419518130/
RIMARKU! La plej malmultekosta aliĝperiodo daŭros nur ĝis la fino de
Aŭgusto! Aliĝu tuj, aŭ ploru poste :P