Kujavi-Pomerelia Centro por Apogo de Eksterregistaraj Organizaĵoj en
Bydgoszcz kun amikaj Neregistraraj Organizaĵoj (NGO) invitas por Festivalo
de Organizaĵoj Eksterregistritaj, kiu okazos sabate, la 7-a de septembro
2013 inter 11 kaj 17 horo en belega Mueleja Insulo en koro de Bydgoszcz.
Dum tiu-ĉi aranĝo okazos prezentado de atingoj de pluraj lokaj
organizaĵoj por kulturo, sporto, karitativaj, sciencaj kaj kluboj de
volontuloj. Akompanos tion inter alie, dancprezentadoj de junularaj
ensembloj, de senjoroj, kaj pleneraj ekspozicioj de artistoj el Bydgoszcz.
Por la gastoj kiuj prezentiĝos en artaj programoj el diversaj landoj de la
mondo oni antaŭvidos manĝon kaj diplomon. Vespere melomanoj, kiu venos al
Mueleja Insulo - tn. Venecio de Bydgoszcz apud Operejo Nova, sur pontoj,
ili povos auskulti koncerton de Kamerala Orkestro – Capella Bydgostiensis
-Händel – Muziko sur Akvo, Muziko por Reĝaj Fajerverkoj preparita de
Filharmonio el Bydgoszcz.
Partopreno en la aranĝoj estas senpaga. Eblas mendi tranoktojn.
Elkore ni invitas ĉiujn interesiĝantojn el 125 landoj de la mondo ankaŭ
esperantistojn kaj artajn, Esperantajn kaj folklorajn ensemblojn el Viaj
landoj. Ĝis nun jam aliĝis kvin Esperanto-organizaĵoj al la Festivalo.
Informoj en pola lingvo: Ewa Nowak emanohop12 ĉe wp.pl kaj kpcwop ĉe o2.pl telefone: 608 186 142
Informoj en Esperanto ĉe info ĉe
esperanto.bydgoszcz.eu aŭ tel. 48-52/3461151