Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 366 (2013-07-27)
Kontraŭrasisma konferenco: "Forigu Malamon!", Prago (CZ), 25-30 oktobro 2013

Reprezentu TEJOn en la Konferenco de UNITED!

UNITED estas la plej granda tut-Eŭropa kontraŭrasisma reto de pli ol 550 organizoj. En ĝiaj konferencoj antirasistoj kaj aktivistoj por homaj rajtoj de ĉiuj partoj de Eŭropo kunvenas kaj diskutas efikajn manierojn de batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio.

Kiam? De la 25a ĝis la 30a de oktobro 2013

Kie? En Prago, Ĉeĥio

Kiu? 80 reprezentantoj de interkulturaj, kontraŭrasismaj, kontraŭfaŝismaj, homrajtaj junularaj organizoj

Kio? La programo kombinos debatojn, atelierojn, kunpartigon de spertoj kaj de lokaj ekzemploj, rolludojn, politikajn kafejojn kaj multajn aliajn metodojn por praktika lernado. Per via aktiva partopreno oni kreos medion de lernado unu de la alia, oni ekos kunlaborajn iniciatojn, kaj projektos kune la fokuson de la venonta Eŭropa Kampanjo Kontraŭ Rasismo, en 2014.

Kiel aliĝi? Se vi interesiĝas skribu al manuela.ronco [ĉe] tejo.org, ĝis la 31a de aŭgusto, dirante kial vi ŝatus partopreni kaj kiel vi pretas kontribui. Tuj poste ni kontaktos vin dirante ĉu TEJO subtenos vian partoprenon, kaj vi povos sendi oficialan kandidatiĝon ĝis la 5a de septembro.

Legu la detalojn pri la evento en la retpaĝo de UNITED (elektu "Conferences" en la menuo): http://www.unitedagainstracism.org/

Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1511

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026