La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en
Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj
de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido,
“Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la
rajtoj de indiĝenaj popoloj”, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan
dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la
pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.
(Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 505, 2013-07-15) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=505