Nova projekto de Mazingira : produkti Sunflor-Oleon
La Esperanto-Grupo Frejburgo dum pluraj jaroj subtenas „Mazingira
Salam/Ketare“ de nia samideano Mramba Simba en nord-okcidenta Tanzanio
apud la urbo Bunda. Ni helpis finance al orfoj iri en la lernejon, konstrui
novan mezlernejon „Esperanto Secondary School“, rearbarigi ktp.
La nova projekto „oleo-premilo por sunflor-oleo“ donos unue bonan
oleon kaj due enspezi monon por plia evoluo. La produktado de oleo donas
pliajn ŝancojn:
- la kamparanoj gajnas enspezojn, ĝi donos laborlokojn, la restaĵoj
povas esti utiligataj kaj nutri bestojn kaj por produkti biogason, kaj
finfine plibonigi la grundon.
- la sunfloroj sur kelkaj kampoj jam kreskas bone. Mazingira bezonas
mezgrandan oleopremilon kaj bezonatajn ilojn, kiun ili povas aĉeti en
Tanzanio.
La aparataro kostas 2.900 Eŭrojn, nia grupo promesas 1.000 kaj ni esperas
ke aliaj 1000 kolektiĝos dank al Viaj donacoj, Mazingira povas financi la
reston, sed ne la tutan.
Jen la adresoj kaj ret-ligoj:
- (ne plu tute aktuale, sed kun informaj bildoj kaj rezultoj, en pluraj
lingvoj): http://www.kono.be/mazingira/
Donacoj: Fonduso Mondo / Stiftung Mondo e.V. subtenas plurajn projektojn
kaj kolektas niajn donacojn por transdoni ilin.
FM estas komun-utila organizaĵo, do germanoj povas redukti la imposton
per tiu donaco.
Stiftung Mondo, c/o Martin Schaeffer, Hauptstr. 42, DE-64753 Brombachtal,
stiftung-mondo ĉe web.de
Konto: 151 100 004, VoBa Stuttgart, BLZ 600 901 00 rimarko „Mazingira,
Oleopremilo & via adreso", http://www.stiftung-mondo.de/esperanto/haupt.html
Esperanto-Grupo Frejb urgo kaj Asocio de Verduloj Esperantistaj
c/o Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, 79194 Gundelfingen
Tel: 0761-584854, manfred ĉe
westermayer.de
koncize pri Esperanto en Frejburgo: http://www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm
AVE: http://www.verduloj.org/afriko.htm