Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 363 (2013-07-08)
Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013
La Kulturaj Semajnfinoj de SEL estas aranĝoj kiuj serioze pritraktas kulturajn okazaĵojn. Prelegantoj parolas pri literaturo, aliaj lingvoj, muziko k.t.p. - Bedaŭrinde la partoprenataro pli kaj pli malkreskas pro manko de junuloj. Tial SEL pripensis starigi prelegserion "Antaŭenigi Esperanton per ..." ekz. "la instrumetodo de Andreo Cseh" (Ed Borsboom) aŭ "Vikipedio" (D-rino Niesert) aŭ "mojoseco". Tiu ĉi temo ankoraŭ ne trovis sian preleganton. Ni ŝatus trovi lingve spertan junul(in)on kiu konvinke klarigos kiamaniere kaj memkompreneble modernjunstile oni interesigu aliajn junulojn pri Esperanto, kion oni faru por instigi novulojn kunlabori en la movado kaj kion oni ŝanĝu en la strukturoj de la malnoviĝintaj kluboj. Ni ankaŭ bonvenigus du aŭ pli gejunulojn kiuj pretus sinsekve aŭ komune prelegi pri diversaj temoj. La aranĝo estos en Homburgo (Sarlando, Germanio). Se vi ŝatus kontribui (sole, duope, grupe) bonvolu kontakti nin! La sekvonta Kultura Semajnfino okazos inter la 27-a kaj 29-a de septembro. Legu pli: https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026