Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 363 (2013-07-08)
PasportaServo-libreto aperontas. ĝisdatigu viajn informojn

Post unu jaro sen nova eldono, la adreslibro de PS 2013 aperos. Pro tio ni bezonas ĝustajn informojn pri vi! Do ne atendu, ĝisdatigu viajn kontaktinformojn ĉe http://www.pasportaservo.org (vi povas rapide krei konton ĉe http://pasportaservo.org/user/register?destination=ĉefpaĝo), aŭ sendu paperajn aliĝilojn ĝis la 15a de julio se vi ne volas konton ĉe la retejo. Novaj gastigantoj estas ankaŭ tre bonvenaj.

Nepre ne hezitu ankaŭ kontakti helpanton (vidu kontaktinformojn ĉi-sube) aŭ vian landan organizanton. Ne forgesu klarigi ĉu vi volas aperi en la adreslibro (vidu paĝeton "miaj informoj", sekcion "privateco"), kaj kontroli ĉu vi estas markita kiel gastiganto.

Ekde la 5a de julio ĝis la 10a de aŭgusto, la retpaĝo http://www.pasportaservo.org daŭre funkcios, tamen ne plu eblos mem fari ŝanĝojn de datumoj, ĉar dum tiu periodo la datumoj estos reviziataj. Oni nur povos peti ŝanĝojn ĉe helpanto.

Notu, ke por la adreslibro PS 2013 estos uzataj la datumoj validaj je la 5a de julio!

Quentin Weber-Seban, Respondeculo de Pasporta Servo

Kontaktinformoj:

Pasporta Servo: pasportaservo ĉe tejo.org

Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Telefono: +31 (0)10 436 10 44

Fakso: +31 (0)10 436 17 51

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026