Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 363 (2013-07-08)
Stipendioj por instruista trejnado en Pollando

En septembro 2013 denove startas la unu-jara kurso por tiuj, kiuj interesiĝas pri la instruado de Esperanto. Aliĝu ĝis la 10a de aŭgusto 2013!

La kurso daŭras unu jaron. Oni devas veturi trifoje (septembre 2013, februare kaj denove septembre en 2014) al Poznano en Pollando, por partopreni lecionojn de elstaraj profesoroj kaj ekzameniĝi pri la dumsemestraj lernitaĵoj. En la fino oni ricevos atestilon de UEA kaj ILEI pri la kurso.

Stipendioj atingeblas por la senpaga studado! Ĝis la 10a de julio oni devas kandidatiĝi por povi ricevi stipendion, alikaze la studado estas pagenda je 130 eŭroj semestre. Legu pri la detaloj ĉe http://edukado.net.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026