Intertempe sepdeko da homoj jam decidis, ke jes, indas veturi al la 12-a
Novjara Renkontiĝo kaj 5-a NIS en Saarbrücken/Sarrebruck por tie jarfine
festi en granda amika rondo :-)
Multan dankon al ĉiuj jamaj aliĝintoj! La organiza teamo kaj mi mem tre
ĝojas kaj ni certe klopodos zorgi, ke via restado estos denove agrabla kaj
ke estos bela programo por vi.
Sed eble vi apartenas al tiuj, kiuj ne jam aliĝis... Hodiaŭ mi ĉefe
volas atentigi vin, ke post unu semajno, en dimanĉo, 30-a de junio,
finiĝos la nuna aliĝperiodo. Se vi ne jam aliĝis, do bv. konsideri
aliĝon nun por rezervi vian lokon kaj ĝui la aktualan kotiznivelon. http://www.EsperantoLand.org/nr/index.shtml#nr
*11-a SOMERE en Dahlem-Baasem, Eifel-regiono*
Sed eble vi ne eltenos atendi ĝis la jarfino - nu, estas solvo :-) Venu
SOMERE umi komence de aŭgusto, meze de la Eifel-regiono, de vendredo 2-a
ĝis sabato, 10-a de aŭgusto 2013. Estas agrabla domo, bonaj manĝoj, bela
rigardo al vasta valo, naĝejo en la domo, lago en proksimeco, razeno por
tendumi (se vi ŝatos), arbaroj kaj kampoj por promeni kaj vilaĝoj kaj
urbetoj en la ĉirkaŭo por viziti. Ĉu vi ŝatos SOMERE umi kun la jamaj
aliĝintoj, http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere11.php
kaj esperinde kelkaj pliaj? Ni tre ĝojos :-) Ĉion bonan al vi, ĝuu la
someron!