La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la
voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo
2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu
konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj
Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra
Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar
horojn.
Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188,
t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses
elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis
same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13
kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo,
33,8%, datiĝas de 1998.
Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj
kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara
Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis
Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.
La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn
membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la
stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome,
ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas
nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas
voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B
rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la
kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B. (Fonto: Gazetaraj
Komunikoj de UEA, N-ro 503, 2013-06-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=503#1