Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 361 (2013-06-21)
Nova, superanivela kurso pri SKRIBADO en E-o - kun instruisto, en Interreto!

Kiam vi verkas leteron, tekston por bulteno, blogo..., foje vi demandas vin, ĉu tio aŭ alio en ĝi estas lingve ĝusta, vi revas pri iu, kiu helpus vin. Jen nova kurso, konceptita laŭ la bezonoj de tiuj, kiuj sentas sin ne tute certaj dum verkado en Esperanto. Ĝi utilos al redaktantoj de bultenoj, retpaĝoj, al verkantoj, E-instruantoj kaj ĉiuj, kiuj deziras plibonigi diversajn aspektojn de sia verkado.

Kaj se vi mem ja ne sentas tiuspecan bezonon, eble... viaj konatoj aŭ eks-lernantoj bezonas helpon…La propono koncernas ankaŭ asociojn, kiuj bezonas lingve memstarajn aktivulojn.

PRI LA KURSO: Oficiala universitata kurso, okazanta vive, en Interreto, en junio kaj sept. 2013 (+ 4 aliaj semajnoj, laŭ elekto) kun sperta universitata instruistino. La lecionoj okazos 2-foje semajne. Planata komenco: 19 junio (la unua renkontiĝo).

ALIĜADO - ĝis la 18-a de junio, ankaŭ post tiu dato, se daŭre disponeblos lokoj. La HORO estas taŭga por esperantistoj el 5 KONTINENTOJ.

Pli da informoj: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview.

Se vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com.

Kore invitas vin, Maria Majerczak, Gvidantino de Esperanto-instruado en Jagelona Universitato

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026