Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 361 (2013-06-21)
5 semajnoj en julio-aŭgusto por lerni, aktivi, amikiĝi en franca E-kastelo Greziljono

Varian someron programon dum 5 semajnoj en julio kaj aŭgusto: ree ofertas kastelo Greziljono (Esperanto-kulturdomo okcidente de Parizo), nome:

- Teatrumado (aktora kurso kun e-ista profesiulo).

- Prelegoj kun diskutoj pri alternativaj temoj.

- Tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kun profesia e-ista ĉiĉerono.

- Kantado, dancado, plastika arto, skeĉoj.

- Koncerto de E-kanzonoj, farso pri UKoj, teatraĵo Galileo.

- Aparte por infanoj: fari bastonpupojn, banado en lagoj, amuzaj aktivaĵoj, masko muldita sur via vizaĝo.

- Tajĝiĉuano, retpilko, tabloteniso, piedpilko, migrado en propra arbaro.

Kaj en ĉiu semajno : Esperanto-kurso en pluraj niveloj matene, praktikado posttagmeze.

Se nenio logas vin, tiam babilu, kafumu, promenu en la parko aŭ ripozu.

Inter sabatoj, la 6a de julio kaj 17a de aŭgusto 2013. En malnova kastelo kun rigardo al lago kaj kun bela granda parko kaj arbaro. Eblos tranokti en la kastelo aŭ en via tendo aŭ loĝaŭto sur granda herbejo.

Vegetara manĝo laŭ elekto, en 3a semajno ankaŭ vegana manĝo.

Detalojn vidu ĉe http://gresillon.org/somero aŭ kontaktu kastelo ĉe gresillon.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026