Sub la titolo “Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj
terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo” aperis la aktoj de
la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala
Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer
Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankaŭ gvidis la konferencon. (Fonto:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 501, 2013-06-06) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=501#2