- ALTERNATIVA MOJOSEJO EN ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO
20a ĝis 27a de julio 2013: Alternativa MOJOSejo, semajno pri alternativaj
temoj kaj por junuloj, kun vegetara aŭ vegana manĝo, kun prelegoj &
diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj, E-kursoj.
Por vegetaranoj & bestoprotektantoj, ekologio-movadanoj, piratoj &
verduloj, ekonomiko-alternativuloj, migrantoj, biciklantoj eko-turismemaj
& tendumantoj. Informoj en http://gresillon.org/s3, aliĝo en http://gresillon.org/alighos,
kontakto en http://gresillon.org.
- FESTA SEMAJNO POR INFANOJ KAJ JUNAJ FAMILIOJ EN ESPERANTO-KASTELO
GREZILJONO
3a ĝis 10a de aŭgusto 2013 : Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj,
junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj - tuj post REF.
Farado de maskoj kaj manpupoj kaj rekvizitoj por granda teatraĵo. Ludoj,
banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj.
Informoj en http://gresillon.org/s4, aliĝo en http://gresillon.org/alighos,
kontakto en http://gresillon.org.