La prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?, kiun Kalle
Kniivilä faris en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la
27-an de aprilo, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA ĉe Vimeo kaj
Youtube. La prelego estas ankaŭ legebla, ĉar ĝia teksto aperis en Libera
Folio. Tiu reta ĵurnalo, kies redaktoro Kniivilä estas ekde ĝia komenco,
iĝis dekjara du semajnojn antaŭ la Malferma Tago. (Fonto: Gazetaraj
Komunikoj de UEA, N-ro 501, 2013-06-06) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=501#1