Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 360 (2013-06-15)
46a ILEI-konferenco: programo kaj dua aliĝperiodo

Proksimiĝas la 46a ILEI-konferenco okazonta inter 12-18 julio 2013 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio

Atenton: la dua aliĝperiodo kun favorkotiza aliĝeblo finiĝos la 30an de junio 2013, do ni alvokas, memorigas vin pri tiu grava dato. 72 aliĝintoj el 27 landoj, el ĉiuj kontinentoj!
Bv. uzi la retan aliĝilon http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/reg.php

Tranoktado: bv. rapide aliĝi kaj mendi vere favorprezajn hotelĉambrojn aŭ tre malmultekostajn ferioloĝejojn (ĉ.15-30 EUR/persono/nokto). Baldaŭ ni ne plu havos tiujn ofertojn!

Programo: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=11672461

Partoprenu la metodikan trejnadon kun Katalin Kovats (http://edukado.net) kaj aŭskultu interesajn prelegojn de famaj, spertaj gekolegoj. Lernu pri internaciaj projektoj, spertiĝu pri instruado al junaj aŭ maljunaj lernantoj, kursanoj, observu modellecionojn dum la paralele okazanta Somera Arbara Lernejo por 12-17-jaraj lernejanoj.

Antaŭ la konferenco eblas partopreni intensan lingvolernadon, perfektigan kurson inter 5-12 julio.

Varia kultura programo kun vere internacia etoso kaj allogaj ekskursoj atendas vian partoprenon. http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=51903533

Ne forgesu pri la internacia balo, kiu certe estos memorinda en la Esperanto-hotelo, restoracio, Esperanto-kafejo Zum Pass en Sieber.

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo tutkore atendas vin! Bonvenon!

En la nomo de LKK, Zsofia Korody, aganta prezidanto de ILEI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026