Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 360 (2013-06-15)
Ĉi-jara SOMERE: 2-a ĝis 10-a de aŭgusto (vendredo ĝis sabato) en Dahlem-Baasem (Eifel), Germanio

La ĉi-jara, 11-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) okazos de la 2-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 (vendredo ĝis sabato) en Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, sude de Kolonjo. (Tie jam plurfoje okazis PRINTEMPE.) Estas bela domo kun propra naĝejo, supre de monto kun rigardo al vasta valo. Eblos tranokti en la domo kaj ankaŭ en (propra) loĝaŭto.

La programo estos simila kiel kutime: Dolĉa nenionfarado :-) interrompita per manĝoj - kutime bonaj en la domo - kafumado, babilado, baniĝo en la doma naĝejo, diversaj prelegoj kaj aliaj proponoj, lingvo-kursoj (prizorgos Gunter Neue), promenoj, ekskursoj en la regiono... Ni esperas, ke plaĉos al vi ankaŭ ĉi-jare :-)

Detalojn vidu ĉe http://esperantoland.org/somere/

Ĉu ŝatos veni ankaŭ vi?

Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revidiĝo dum SOMERE

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026