En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.
La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.
Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK.
Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin
minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude
Nourmont, (moonmont ĉe pt.lu).
La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:
- Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;
- Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio?;
- Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;
- Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.
Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita
teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la
parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava,
lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel
oratoro.
Kompleta regularo ĉe: http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html