Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 358 (2013-06-01)
KVINPETALO Esperanto-Centro invitas

- Junio 11a-14a: Japanaj tagoj, kun Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
Junio 22a-23a: Provludo kaj Koncerto de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj.
Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Kontakto: Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr
Julio 12a-18a: Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj
Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto. Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos
Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj. La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse
Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni.
Aŭgusto 12a – 17a: Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo
Tiu staĝo havos du aspektojn:
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn;
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi.
Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.
KVINPETALO Esperanto-Centro
15 rue du Lavoir – FR 86410 Bouresse
+33 (0) 549 03 43 14
informoj ĉe kvinpetalo.org
http://www.kvinpetalo.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026