Al la kreskanta kolekto de la Reta Kinejo de UEA aldoniĝis la prelego HIV
kaj aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo, kiun d-ro José Antonio
Vergara prezentis en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a
Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La filmita prelego
daŭras 52 minutojn. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 499,
2013-05-17) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=499#3