Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 357 (2013-05-25)
3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis 7a de julio 2013

Ĉu vi havas jam programojn por somero? Ni proponas al vi agrablan, utilan tempopasigon helpe de la lernado de Esperanto!

KION ni proponas al vi? --

IJL - Internacia Junulara Lingvotendaro!

Tutsemajna Esperanto lingvolernado kune kun eksterlandaj profesoroj / el Slovakio , Hispanio / ne nur por gejunuloj, sed por esperantistoj, por interesiĝantoj, mezlernejanoj, plenaĝuloj kaj por gestudentoj, kiuj preparos sin al la lingvoekzameno.

KIAM? inter la 30a de junio- kaj la 7a de julio 2013.

KIE? en HUNGARIO, en la urbo NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ /departamento Szabolcs Sz. B./ en belega ĉirkaŭaĵo de RAJDANTA-KLUBO.

Posttagmeze kaj vespere diversaj amuzaj - kulturaj programoj:

Kion kunporti?? Objektojn, kiuj karakterizas vian loĝlokon, kartojn, socian ludon, gitaron, ktp.

NE HEZITU!

Venu al ni pasigi la tempon agrable kun ni! Se vi estas komencanto, eĉ ne timu, sed ja niaj programoj estos dulingvaj! Ni atendos vian aliĝon kiel eble plej frue.!

Pliaj infomoj: Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026