Ĉu vi havas jam programojn por somero? Ni proponas al vi agrablan, utilan
tempopasigon helpe de la lernado de Esperanto!
KION ni proponas al vi? --
IJL - Internacia Junulara Lingvotendaro!
Tutsemajna Esperanto lingvolernado kune kun eksterlandaj profesoroj / el
Slovakio , Hispanio / ne nur por gejunuloj, sed por esperantistoj, por
interesiĝantoj, mezlernejanoj, plenaĝuloj kaj por gestudentoj, kiuj
preparos sin al la lingvoekzameno.
KIAM? inter la 30a de junio- kaj la 7a de julio 2013.
KIE? en HUNGARIO, en la urbo NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ /departamento Szabolcs
Sz. B./ en belega ĉirkaŭaĵo de RAJDANTA-KLUBO.
Posttagmeze kaj vespere diversaj amuzaj - kulturaj programoj:
Kion kunporti?? Objektojn, kiuj karakterizas vian loĝlokon, kartojn,
socian ludon, gitaron, ktp.
NE HEZITU!
Venu al ni pasigi la tempon agrable kun ni! Se vi estas komencanto, eĉ ne
timu, sed ja niaj programoj estos dulingvaj! Ni atendos vian aliĝon kiel
eble plej frue.!
Pliaj infomoj: Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk