Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 356 (2013-05-22)
Peticio: Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun!

Kial tio estas grava

Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 23 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la Eŭropa Centra Banko. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan.Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto Grin, instigi la lernadon de Esperanto anstataŭ la lernadon de la angla, tio ŝparus ĉiujare 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.

Facebook: http://www.facebook.com/EsperantooficialalingvodeEuropaUnioNun

Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026