La internacia informejo por terminologio Infoterm, en kiu UEA membras ekde
2011, instigis la Komisionon pri Terminologiaj Instancoj de UEA al
tradukado de la Unesko-dokumento “Gvidlinioj por terminologiaj
politikoj”. La kelkdekpaĝa dokumento estas sistema referenco por ĉiu,
kiu diverscele deziras projekti, plani kaj efektivigi terminologian
politikon por subteni daŭrigeblan evoluigon de sia lingva komunumo.
Aliaj terminologiaj projektoj komenciĝos baldaŭ. Interesatoj pri
terminologio povos viziti la budon Terminologio dum la Movada Foiro de la
98-a UK en Rejkjaviko.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 498, 2013-05-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=498#2